Filogeneza arbo

Simpligita arbo pri ĉiuj vivaĵoj

Filogeneza arboEvolua arbo estas arboforma skemo montranta la filogenezon, tio estas la parenceco inter grupoj, ofte specioj (sed povas esti de io ajn studfako ekz. fikciaj rakontoj transmisataj inter la generacioj en parola tradicio), kiuj havas kunan prapatron. Tiuj grupoj estas nomataj folioj. Ĉiu nodo en la arbo figuras teorian prapatron de ĉiuj ties idoj; ĝia nomo estas tiu el ĉiuj la idaj branĉoj, sed ne tiu de la prapatro, ĉar ne eblas distingi lin. La arbo povas esti radika aŭ ne. Karolo Darvino estis unu el la unuaj sciencistoj kiuj proponis montri la historion de specioj per arbo. Plej ofte, la filogenezaj arboj estas kladistikaj.

En arbo ne eblas montri horizontalajn transirojn, kaj en filogenetiko disvolviĝas nova modelo, la filogeneza reto, kiu permesas tion.

Ekzistas pluraj metodoj, pli malpli rapidaj kaj fidindaj, por fari tiujn arbojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search